Marcus Valerius Martialis
AL INSTRUISTO


Indulgu la etulojn, majstro lerneja,
ke aŭdi vin tumulte venu bukluloj,
kaj ĥor' ĉe tablo delikata vin amu,
kaj ke nek stenografon nek matematon
pli granda rondo ol vin krone ĉirkaŭu.
De flam' Leona blanke ardas la tagoj,
Julio fajra brule bakas rikolton.
La skurĝ' plektita el teruraj rimenoj,
de kia Marsyas suferis la draŝon,
kaj trista sceptro pedagoga, la vergo,
ripozu dorme ĝis la mez' de Oktobro.
Somere knaboj estas doktaj, se sanaj.